La Sankta Biblio, Hebreoj, Ĉapitro 8. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11141&pid=60&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / Hebreoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Filemon Hebreoj Jakobo

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13

1 Jen do la resumo rilate la diritaĵojn: Ni havas tian ĉefpastron, kiu sidiĝis dekstre de la trono de la Majesto en la ĉielo,

2 servanto de la sanktejo, kaj de la vera tabernaklo, kiun starigis ne homo, sed la Sinjoro.

3 Ĉar ĉiu ĉefpastro estas enoficigita por oferi donacojn kaj oferojn; kaj tial estas necese, ke ankaŭ ĉi tiu havu ion por oferi.

4 Sed se li estus sur la tero, li tute ne estus pastro, tial, ke jam ekzistas oferantoj de donacoj laŭ la leĝo;

5 kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de ĉielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; ĉar: Zorgu, Li diris, ke vi faru ĉion laŭ la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

6 Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li fariĝis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita.

7 Ĉar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus serĉita loko por dua.

8 Ĉar riproĉante ilin, Li diris: Jen venos la tempo, diras la Eternulo, Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:

9 Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, Ĉar ili ne restis en Mia interligo, Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo.

10 Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo.

11 Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon, Kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon; Ĉar ĉiuj Min konos, De iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj;

12 Ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.

13 Dirante: Novan interligon-Li malnovigis la unuan. Kaj tio, kio kadukiĝas kaj malnoviĝas estas proksima al malapero.

<< ← Prev Top Next → >>