La Sankta Biblio, 1 Timoteo, Ĉapitro 3. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11122&pid=56&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / 1 Timoteo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

2 Tesalonikanoj 1 Timoteo 2 Timoteo

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6

1 Fidinda estas la diro: Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron.

2 Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema,

3 ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto;

4 reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco

5 (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?);

6 ne novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo.

7 Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon kaj kaptilon de la diablo.

8 Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon;

9 tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco.

10 Kaj tiuj ankaŭ estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriproĉeblaj.

11 Virinoj ankaŭ devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri ĉio.

12 La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn.

13 Ĉar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuraĝon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

14 Ĉi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaŭ,

15 sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero.

16 Kaj laŭ konsento, granda estas la mistero de pieco: Tiu, kiu elmontriĝis en la karno, praviĝis en la spirito, estis vidita de anĝeloj, pripredikita ĉe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.

<< ← Prev Top Next → >>