La Sankta Biblio, 2 Korintanoj, Ĉapitro 2. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11080&pid=49&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / 2 Korintanoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

1 Korintanoj 2 Korintanoj Galatoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13

1 Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en malĝojo.

2 Ĉar se mi vin malĝojigas, kiu do min ĝojigas, krom tiu, kiu estas malĝojigata de mi?

3 Kaj mi skribis tion saman, por ke, veninte, mi ne havu malĝojon de tiuj, pri kiuj mi devus ĝoji, fidante pri vi ĉiuj, ke mia ĝojo estas la ĝojo de vi ĉiuj.

4 Ĉar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi kun multaj larmoj, ne por ke vi malĝoju, sed ke vi sciu la amon, kiun mi havas al vi abunde.

5 Sed se iu kaŭzis malĝojon, li kaŭzis malĝojon ne al mi, sed parte (por ne tro forte vin premi) al vi ĉiuj.

6 Sufiĉa al tia homo estas tiu puno, farita de la plimulto;

7 pro tio, kontraŭe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel forglutiĝu per sia troa malĝojo.

8 Tial mi petegas vin, ke vi konfirmu al li vian amon.

9 Ĝuste por tio mi ja skribis, ke mi vin provu, ĉu vi en ĉio estas obeemaj.

10 Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaŭ; ĉar kion mi ankaŭ pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaŭ Kristo,

11 por ke Satano ne gajnu profiton kontraŭ ni: ĉar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.

12 Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermiĝis al mi pordo,

13 mi ne ricevis ripozon por mia spirito, ĉar mi ne trovis mian fraton Tito; sed mi adiaŭis ilin kaj foriris al Makedonujo.

14 Sed danko estu al Dio, kiu ĉiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras ĉie per ni la bonodoron de Sia koniĝo.

15 Ĉar ni estas al Dio dolĉa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj;

16 al ĉi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas taŭga por ĉi tio?

17 Ĉar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercaĵo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaŭ Dio ni parolas en Kristo.

<< ← Prev Top Next → >>