La Sankta Biblio, 1 Korintanoj, Ĉapitro 6. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11068&pid=48&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / 1 Korintanoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Romanoj 1 Korintanoj 2 Korintanoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16

1 Ĉu iu el vi, havante aferon kontraŭ sia proksimulo, kuraĝas procesi antaŭ la malpiuloj, kaj ne antaŭ la sanktuloj?

2 Aŭ ĉu vi ne scias, ke la sanktuloj juĝos la mondon? kaj se la mondon vi juĝos, ĉu vi ne estas indaj juĝi la plej malgrandajn aferojn?

3 Ĉu vi ne scias, ke ni juĝos anĝelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo?

4 Se do vi devas starigi tribunalon pri la aferoj de la nuna vivo, ĉu vi faras juĝantoj tiujn, kiuj estas negravaj en la eklezio?

5 Mi diras tion, por vin hontigi. Ĉu efektive ne ekzistas ĉe vi eĉ unu saĝulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj,

6 sed frato procesas kontraŭ frato, kaj eĉ antaŭ nekredantoj?

7 Certe jam estas ĉe vi granda domaĝo, ke vi faras procesojn unu kontraŭ alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon?

8 Tamen eĉ vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj eĉ kontraŭ la fratoj.

9 Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj,

10 nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.

11 Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi laviĝis, sed vi sanktiĝis, sed vi justiĝis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

12 Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna. Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi.

13 Manĝaĵoj por la ventro, kaj la ventro por manĝaĵoj; sed Dio neniigos kune ĝin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malĉasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo;

14 kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaŭ nin per Sia potenco.

15 Ĉu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? ĉu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malĉastistino? Nepre ne!

16 Aŭ ĉu vi ne scias, ke tiu, kiu kuniĝas kun malĉastistino, estas kun ŝi unu korpo? ĉar: Ili, Li diris, estos unu karno.

17 Sed tiu, kiu kuniĝas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito.

18 Forkuru de malĉasteco. Ĉiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malĉastas, pekas kontraŭ sia propra korpo.

19 Aŭ ĉu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem,

20 ĉar vi estas aĉetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

<< ← Prev Top Next → >>