La Sankta Biblio, Romanoj, Ĉapitro 11. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11057&pid=47&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / Romanoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Agoj Romanoj 1 Korintanoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16

1 Mi do diras: Ĉu Dio forpuŝis Sian popolon? Nepre ne! Ĉar ankaŭ mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen.

2 Dio ne forpuŝis Sian popolon, kiun Li antaŭkonis. Aŭ ĉu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis ĉe Dio kontraŭ Izrael:

3 Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni serĉas mian animon.

4 Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal.

5 Tiel same do estas ankaŭ nuntempe restaĵo laŭ la elektado de graco.

6 Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco.

7 Kion do? Kion Izrael serĉadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis ĝin, kaj la restaĵo estis obstinigita;

8 kiel estas skribite: Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne aŭdu, ĝis la nuna tago.

9 Kaj David diris: Ilia tablo fariĝu por ili reto kaj kaptilo Kaj falpuŝilo kaj repago;

10 Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.

11 Mi do diras: Ĉu ili falpuŝiĝis, por ke ili falu? Nepre ne! sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por ĵaluzigi ilin.

12 Se do ilia eraro riĉigis la mondon, kaj ilia perdo estas la gajno de la nacianoj, kiom pli ilia pleneco?

13 Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laŭ tio, kiom mi estas apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon;

14 se nur mi iel povos ĵaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el ili.

15 Ĉar se la forĵetado de ili estas la repacigo de la mondo, kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la mortintoj?

16 Kaj se la unuaaĵo estas sankta, la maso ankaŭ estas sankta; kaj se la radiko estas sankta, la branĉoj ankaŭ estas sanktaj.

17 Sed se kelkaj el la branĉoj derompiĝis, kaj vi, estante sovaĝa olivarbo, engreftiĝis inter ili kaj fariĝis partoprenanto en la radiko kaj graso de la olivarbo,

18 ne fieru super la branĉoj; sed se vi fieras, ne vi portas la radikon, sed la radiko portas vin.

19 Vi do diros: Branĉoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita.

20 Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu;

21 ĉar se Dio ne indulgis la naturajn branĉojn, Li ankaŭ vin ne indulgos.

22 Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio: al la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaŭ detranĉiĝos.

23 Kaj ili ankaŭ, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftiĝos; ĉar Dio povas reengrefti ilin.

24 Ĉar se vi eltranĉiĝis el tio, kio estas nature sovaĝa olivarbo, kaj kontraŭnature engreftiĝis en bonan olivarbon, kiom pli ĉi tiuj, kiuj estas la naturaj branĉoj, engreftiĝos en sian propran olivarbon?

25 Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin saĝaj, ke laŭparta obstiniĝo okazis al Izrael, ĝis la pleneco de la nacianoj envenos;

26 kaj tiamaniere la tuta Izrael saviĝos, kiel estas skribite: El Cion venos la Liberiganto; Li deturnos de Jakob malpiecon;

27 Kaj ĉi tio estos Mia interligo kun ili, Kiam Mi forigos iliajn pekojn.

28 Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj.

29 Ĉar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj.

30 Ĉar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo,

31 tiel same ankaŭ ĉi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato montrita al vi, ili ankaŭ nun ricevu kompaton.

32 Ĉar Dio kunŝlosis ĉiujn en malobeo, por ke Li kompatu ĉiujn.

33 Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

34 Ĉar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aŭ kiu estis Lia konsilanto?

35 aŭ kiu antaŭe al Li donis ion, poste redonotan al li?

36 Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio. Al Li estu la gloro por ĉiam. Amen.

<< ← Prev Top Next → >>