La Sankta Biblio, Agoj, Ĉapitro 22. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11040&pid=46&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / Agoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Joano Agoj Romanoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28

1 Fratoj kaj patroj, aŭskultu la pledon, kiun mi faras nun antaŭ vi.

2 Kaj kiam ili aŭdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo, ili des pli silentiĝis; kaj li diris:

3 Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en ĉi tiu urbo ĉe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laŭ la preciza maniero de nia prapatra leĝo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi ĉiuj estas hodiaŭ.

4 Kaj mi persekutis ĉi tiun Vojon ĝis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn.

5 Kiel ankaŭ atestas pri mi la ĉefpastro kaj la tuta pliaĝularo, de kiuj mi ankaŭ ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por puniĝi.

6 Kaj dum mi vojaĝis kaj alproksimiĝis al Damasko, ĉirkaŭ tagmezo subite ekbrilis el la ĉielo granda lumo ĉirkaŭ mi.

7 Kaj mi falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al mi: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas?

8 Kaj mi respondis: Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi: Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas.

9 Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne aŭdis la voĉon de tiu, kiu parolis al mi.

10 Kaj mi diris: Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi: Leviĝu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri ĉio, kio estas difinita, ke vi ĝin faru.

11 Kaj, ĉar mi ne povis vidi pro la gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane kondukata de tiuj, kiuj estis kun mi.

12 Kaj unu Ananias, piulo laŭ la leĝo, bone atestata de ĉiuj Judoj tie loĝantaj,

13 venis al mi, kaj apudstarante, diris al mi: Frato Saŭlo, ricevu vian vidpovon. Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis.

14 Kaj li diris: La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj aŭdu voĉon el lia buŝo.

15 Ĉar vi estos lia atestanto antaŭ ĉiuj homoj pri ĉio, kion vi vidis kaj aŭdis.

16 Kaj nun kial vi prokrastas? leviĝu, kaj baptiĝu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon.

17 Kaj reveninte al Jerusalem kaj preĝante en la templo, mi estis en ekstazo,

18 kaj mi vidis lin dirantan al mi: Rapidu, kaj eliru tuj el Jerusalem, ĉar ili ne akceptos vian ateston pri mi.

19 Kaj mi diris: Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en ĉiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi;

20 kaj kiam estis verŝata la sango de via martiro Stefano, mi ankaŭ staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis.

21 Kaj li diris al mi: Foriru; ĉar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.

22 Ili aŭskultis lin ĝis tiu vorto, sed tiam ili levis sian voĉon, dirante: Forigu tian homon de sur la tero; ĉar ne decas, ke li vivu.

23 Kaj dum ili kriis kaj forĵetis siajn vestojn kaj ĵetis polvon en la aeron,

24 la ĉefkapitano ordonis konduki lin en la fortikaĵon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurĝado, por ke li sciiĝu, kial oni tiel forte kriis kontraŭ li.

25 Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Paŭlo diris al la apudstaranta centestro: Ĉu estas laŭleĝe por vi skurĝi Romanon ne kondamnitan?

26 Kaj kiam la centestro tion aŭdis, li iris al la ĉefkapitano kaj raportis, dirante: Kion vi celas fari? ĉar ĉi tiu viro estas Romano.

27 Kaj la ĉefkapitano venis, kaj diris al li: Diru al mi, ĉu vi estas Romano? Kaj li diris: Jes.

28 Kaj la ĉefkapitano respondis: Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Paŭlo respondis: Sed mi naskiĝis tia.

29 Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la ĉefkapitano ankaŭ timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.

30 Sed en la sekvanta tago, ĉar li volis certiĝi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Paŭlon malsupren, kaj starigis lin antaŭ ili.

<< ← Prev Top Next → >>