La Sankta Biblio, Mateo, Ĉapitro 2. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10931&pid=42&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / Mateo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Mateo Marko

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28

1 Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de Judujo en la tempo de la reĝo Herodo, jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante:

2 Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj? ĉar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorkliniĝi al li.

3 Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li.

4 Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi.

5 Kaj ili diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto estas skribite jene:

6 Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo, Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo; Ĉar el vi venos reganto, Kiu paŝtos Mian popolon Izrael.

7 Tiam Herodo sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo.

8 Kaj li sendis ilin al Bet-Leĥem, dirante: Iru kaj elserĉu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaŭ venu kaj adorkliniĝu al li.

9 Kaj aŭdinte la reĝon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin, ĝis ĝi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto.

10 Kaj vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo.

11 Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon.

Mateo 2:11 - The Magi Visit Jesus
The Magi Visit Jesus
12 Kaj avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.

13 Kaj post ilia foriro jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi.

Mateo 2:13 - Angel Tells Joseph to Flee to Egypt
Angel Tells Joseph to Flee to Egypt
14 Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon,

Mateo 2:14 - The Flight to Egypt
The Flight to Egypt
15 kaj restis tie ĝis la morto de Herodo; por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: El Egiptujo Mi vokis Mian filon.

16 Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj.

Mateo 2:16 - Herod Kills the Baby Boys
Herod Kills the Baby Boys
17 Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:

18 Voĉo estas aŭdita en Rama, Ĝemado kaj maldolĉa plorado, Raĥel priploras siajn infanojn, Kaj ŝi ne volas konsoliĝi, ĉar ili forestas.

19 Sed kiam Herodo mortis, jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef en Egiptujo, dirante:

20 Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; ĉar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto.

21 Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en la landon de Izrael.

22 Sed kiam li aŭdis, ke Arĥelao reĝas en Judujo anstataŭ sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite de Dio en sonĝo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo,

23 kaj venis al kaj loĝis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.

<< ← Prev Top Next → >>