La Sankta Biblio, Zeharja, Ĉapitro 5. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10916&pid=40&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Zeharja

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Hagaj Zeharja Malahi

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan skribrulaĵon.

2 Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi respondis: Mi vidas disvolvitan skribrulaĵon, kiu havas la longon de dudek ulnoj kaj la larĝon de dek ulnoj.

3 Tiam li diris al mi: Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la supraĵon de la tuta lando; ĉar ĉiu, kiu ŝtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi, kaj ĉiu, kiu ĵuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi.

4 Mi elirigas ĝin, diras la Eternulo Cebaot, kaj ĝi eniros en la domon de ŝtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere ĵuras per Mia nomo; kaj ĝi restos en lia domo kaj ekstermos ĝin kune kun ĝia ligno kaj kun ĝiaj ŝtonoj.

5 La anĝelo, kiu parolis kun mi, elpaŝis, kaj diris al mi: Levu nun viajn okulojn, kaj rigardu, kio aperas.

6 Mi diris: Kio tio estas? Kaj li respondis: Eliras mezurvazo; kaj li diris plue: Tio estas ilia aspekto en la tuta lando.

7 Kaj jen leviĝis kikaro da plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la mezurvazo.

8 Li diris: Tio estas la Malpieco; kaj li ĵetis ŝin sur la fundon de la mezurvazo, kaj sur la aperturon li ĵetis la plumban mason.

9 Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la ĉielon.

10 Mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kien ili forportas tiun mezurvazon?

11 Li respondis al mi: Por konstrui por ĝi domon en la lando Ŝinar; kiam ĉio estos preta, oni starigos ĝin tie sur ĝia bazo.

<< ← Prev Top Next → >>