La Sankta Biblio, Jona, Ĉapitro 3. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10892&pid=34&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jona

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Obadja Jona Miha

Ĉapitro 1 2 3 4

1 Kaj duafoje aperis al Jona vorto de la Eternulo, dirante:

2 Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al ĝi la predikon, kiun Mi diros al vi.

3 Tiam Jona leviĝis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo ĉe Dio; ĝi havis la grandecon de tri tagoj da irado.

4 Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris: Post kvardek tagoj Nineve pereos.

5 La loĝantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakaĵon, de la grandaj ĝis la malgrandaj inter ili.

6 Kiam tion aŭdis la reĝo de Nineve, li leviĝis de sia trono, demetis de si sian reĝan veston, kovris sin per sakaĵo, kaj sidiĝis sur cindro.

7 Kaj li ordonis proklami en Nineve en la nomo de la reĝo kaj de liaj altranguloj jenon: La homoj kaj la brutoj, la bovoj kaj la ŝafoj, gustumu nenion, ili ne paŝtiĝu kaj ne trinku akvon;

8 kaj la homoj kaj la brutoj kovru sin per sakaĵo, kaj voku forte al Dio, kaj ĉiu deturnu sin de sia malbona vojo kaj de la perfortaĵoj de siaj manoj:

9 eble Dio bedaŭros, kaj forlasos Sian flaman koleron, kaj ni ne pereos.

10 Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedaŭris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris.

<< ← Prev Top Next → >>