La Sankta Biblio, Jeremia, Ĉapitro 34. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10779&pid=26&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jeremia

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Jesaja Jeremia Lamentado

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj lia tuta militistaro, kaj ĉiuj regnoj de la tero, kiuj estis sub la regado de lia mano, kaj ĉiuj popoloj militis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ ĉiuj ĝiaj urboj:

2 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Iru kaj parolu al Cidkija, reĝo de Judujo, kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos ĉi tiun urbon en la manon de la reĝo de Babel, kaj li forbruligos ĝin per fajro;

3 kaj vi ne saviĝos el lia mano, sed vi estos kaptita kaj transdonita en lian manon, kaj viaj okuloj rigardos la okulojn de la reĝo de Babel, kaj lia buŝo parolos kun via buŝo, kaj vi iros en Babelon.

4 Tamen aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho Cidkija, reĝo de Judujo: Tiele diras la Eternulo pri vi: Vi ne mortos de glavo;

5 vi mortos en paco; kaj kiel oni faris brulon al viaj patroj, la antaŭaj reĝoj, kiuj estis antaŭ vi, tiel oni faros brulon al vi, kaj oni priploros vin: Ho ve, sinjoro! Ĉar Mi parolis la vorton, diras la Eternulo.

6 Kaj la profeto Jeremia raportis al Cidkija, reĝo de Judujo, ĉiujn tiujn vortojn en Jerusalem,

7 dum la militistaro de la reĝo de Babel militis kontraŭ Jerusalem, kaj kontraŭ ĉiuj restintaj urboj de Judujo, kontraŭ Laĥiŝ kaj kontraŭ Azeka; ĉar ili restis ankoraŭ el la fortikaĵaj urboj de Judujo.

8 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam la reĝo Cidkija faris interligon kun la tuta popolo de Jerusalem, proklamante al ili liberecon;

9 ke ĉiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, Hebreon kaj Hebreinon, por ke inter ili neniu el la Judoj tenu sian fraton en sklaveco.

10 Kaj obeis ĉiuj potenculoj kaj la tuta popolo, kiuj aliĝis al la interligo, por ke ĉiu forliberigu sian sklavon kaj sian sklavinon, por ne plu teni ilin en sklaveco; ili obeis kaj forliberigis.

11 Sed poste ili denove reprenis la sklavojn kaj la sklavinojn, kiujn ili forliberigis, kaj devigis ilin fariĝi sklavoj kaj sklavinoj.

12 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:

13 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Mi faris interligon kun viaj patroj en la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco, dirante:

14 En ĉiu sepa jaro forliberigu ĉiu sian fraton Hebreon, kiu estas vendita al vi kaj servis al vi ses jarojn, kaj permesu al li foriri de vi tute libera; sed viaj patroj ne aŭskultis Min kaj ne alklinis sian orelon.

15 Nun vi pentis, kaj faris bonon antaŭ Miaj okuloj, proklamante liberecon unu por la alia, kaj vi faris interligon antaŭ Mi en la domo, kiu estas nomata per Mia nomo;

16 sed vi ŝanĝiĝis, kaj malsanktigis Mian nomon, kaj reprenis al vi ĉiu sian sklavon kaj sian sklavinon, kiujn vi forliberigis, ke ili estu memstaraj, kaj vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj.

17 Tial tiele diras la Eternulo: Vi ne obeis Min, ke vi proklamu liberecon ĉiu al sia frato kaj unu al la alia; jen Mi proklamas koncerne vin liberecon al la glavo, pesto, kaj malsato, kaj Mi faros vin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero.

18 Kaj Mi transdonos la homojn, kiuj malobeis Mian interligon, kiuj ne plenumis la vortojn de la interligo, kiun ili faris antaŭ Mi, kiam ili dishakis la bovidon en du partojn kaj trairis tra la dishakitaj partoj:

19 la eminentulojn de Judujo kaj la eminentulojn de Jerusalem, la korteganojn kaj la pastrojn, kaj la tutan popolon de la lando, kiuj trairis tra la dishakitaj partoj de la bovido;

20 Mi transdonos ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero.

21 Kaj Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn eminentulojn Mi transdonos en la manojn de iliaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas ilian morton, kaj en la manojn de la militistaro de la reĝo de Babel, kiu foriris de vi.

22 Jen Mi faros ordonon, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin al ĉi tiu urbo, kaj ili atakos ĝin kaj venkoprenos ĝin kaj forbruligos ĝin per fajro, kaj la urbojn de Judujo Mi faros dezerto tiel, ke neniu en ĝi loĝos.

<< ← Prev Top Next → >>