La Sankta Biblio, Jeremia, Ĉapitro 20. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10765&pid=26&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jeremia

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Jesaja Jeremia Lamentado

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52

1 Kiam la pastro Paŝĥur, filo de Imer, la ĉefa oficisto en la domo de la Eternulo, aŭdis, kiel Jeremia profetis ĉion diritan,

2 Paŝĥur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen ĉe la domo de la Eternulo.

3 La sekvantan tagon Paŝĥur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li: La Eternulo nomas vin ne Paŝĥur, sed Teruro-ĉirkaŭe.

4 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por ĉiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la reĝo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo.

5 Kaj la tutan havon de ĉi tiu urbo kaj ĝian tutan laborakiron kaj ĉiujn ĝiajn valoraĵojn kaj ĉiujn trezorojn de la reĝoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon.

6 Kaj vi, Paŝĥur, kaj ĉiuj loĝantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj ĉiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.

7 Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi fariĝis objekto de ĉiutaga mokado, ĉiu mokas min.

8 Ĉar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo fariĝis por mi kaŭzo de honto kaj de ĉiutaga mokado.

9 Mi diris al mi: Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio fariĝis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi laciĝis de retenado kaj ne plu povis elteni.

10 Ĉar mi aŭdas la insultadon de multaj kaj minacadon ĉirkaŭe: Akuzu, ni akuzu lin! Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li.

11 Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesiĝos.

12 Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian venĝon sur ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson.

13 Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; ĉar Li savas la animon de malriĉulo el la mano de malbonaguloj.

14 Malbenita estu la tago, en kiu mi naskiĝis; la tago, en kiu mia patrino min naskis, ne estu benita.

15 Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris: Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan ĝojon.

16 Tiu homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis; li aŭdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze.

17 Kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj ŝia ventro restu graveda por ĉiam?

18 Kial mi eliris el la utero, por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia vivo pasu en honto?

<< ← Prev Top Next → >>