La Sankta Biblio, Jeremia, Ĉapitro 7. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10752&pid=26&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jeremia

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Jesaja Jeremia Lamentado

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:

2 Stariĝu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu ĉi tiun vorton, kaj diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj venas en ĉi tiun pordegon, por adorkliniĝi al la Eternulo.

3 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko.

4 Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi: Ĉi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo.

5 Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian,

6 se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne verŝos senkulpan sangon sur ĉi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfeliĉo:

7 tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, ĉiam kaj eterne.

8 Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas.

9 Ŝtelante, mortigante, adultante, ĵurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas,

10 vi poste venas kaj stariĝas antaŭ Mi en ĉi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras: Ni saviĝis-kvankam vi plue faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn!

11 Ĉu ĉi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo.

12 Iru do al Mia loko en Ŝilo, kie Mi antaŭe loĝigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al ĝi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael.

13 Kaj nun, ĉar vi faras ĉiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno ĉiam parolas al vi, kaj vi ne aŭskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas:

14 tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al Ŝilo.

15 Mi forpuŝos vin de antaŭ Mi, kiel Mi forpuŝis ĉiujn viajn fratojn, la tutan idaron de Efraim.

16 Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren krion kaj preĝon kaj ne klopodu antaŭ Mi, ĉar Mi ne aŭskultos vin.

17 Ĉu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem?

18 La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la reĝino de la ĉielo, kaj ili faras verŝoferojn al aliaj dioj, por ĉagreni Min.

19 Sed ĉu Min ili ĉagrenas? diras la Eternulo; ĉu ne sin mem, por hontigi sian vizaĝon?

20 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mia kolero kaj indigno elverŝiĝos sur ĉi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; ĝi ekflamos kaj ne estingiĝos.

21 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Aldonu viajn bruloferojn al viaj buĉoferoj, kaj manĝu la viandon;

22 ĉar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj buĉoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta;

23 nur ĉi tion Mi ordonis al ili: Aŭskultu Mian voĉon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laŭ la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.

24 Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laŭ siaj propraj pensoj, laŭ la obstineco de sia malbona koro, kaj ili iris malantaŭen, ne antaŭen.

25 De post la tago, kiam viaj patroj eliris el la lando Egipta, ĝis la nuna tago Mi sendadis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, ĉiutage Mi sendis;

26 sed ili ne aŭskultis Min kaj ne alklinis sian orelon, ili obstinigis sian nukon, agis pli malbone ol iliaj patroj.

27 Kaj kiam vi diros al ili ĉion ĉi tion, ili ne aŭskultos vin; kiam vi vokos ilin, ili ne respondos al vi.

28 Diru do al ili: Jen estas popolo, kiu ne aŭskultas la voĉon de la Eternulo, sia Dio, kaj ne akceptas moralinstruon; la kredo malaperis kaj estas ekstermita el ilia buŝo.

29 Detondu viajn harojn kaj forĵetu ilin, kantu funebran kanton sur la altaĵoj; ĉar la Eternulo forrifuzis kaj forpuŝis la generacion, kiun Li koleras.

30 Ĉar la filoj de Jehuda faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, por malpurigi ĝin.

31 Ili aranĝis altaĵojn de Tofet en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en Miaj pensoj.

32 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, ĉar mankos alia loko.

33 Kaj la kadavroj de ĉi tiu popolo estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.

34 Kaj Mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino; ĉar la lando fariĝos dezerto.

<< ← Prev Top Next → >>