La Sankta Biblio, Alta Kanto, Ĉapitro 3. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10674&pid=24&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Alta Kanto

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Predikanto Alta Kanto Jesaja

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8

1 Sur mia kuŝejo dum la nokto mi serĉis tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis.

2 Mi leviĝos, kaj irados tra la urbo; Sur la stratoj kaj placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis.

3 La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis: Ĉu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?

4 Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, Ĝis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la ĉambron de ŝi, kiu naskis min.

5 Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.

6 Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo Parfumita per mirho kaj olibano, Per ĉiaj pudroj de la parfumisto?

7 Jen estas la lito de Salomono! Sesdek fortuloj ĉirkaŭas ĝin El la fortuloj de Izrael,

8 Ĉiuj tenantaj glavojn, kompetentaj batalantoj; Ĉiu portas sian glavon ĉe sia femuro, Pro la teruro de la nokto.

9 Edziĝan liton el la ligno de Lebanon Konstruis al si la reĝo Salomono.

10 Ĝiajn kolonojn li konstruis el arĝento, La ĉarpentaĵon el oro, la tegaĵon el purpuro; La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem.

11 Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la reĝon Salomono, Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edziĝofesto, En la tago de la ĝojo de lia koro.

<< ← Prev Top Next → >>