La Sankta Biblio, Sentencoj, Ĉapitro 23. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10651&pid=22&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Sentencoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Psalmo Sentencoj Predikanto

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 Kiam vi sidiĝos, por manĝi kun reganto, Rigardu bone, kio estas antaŭ vi;

2 Kaj vi metu tranĉilon al via gorĝo, Se vi estas avidulo.

3 Ne deziru liajn bongustajn manĝojn; Ĉar ĝi estas trompa pano.

4 Ne penu riĉiĝi; Forlasu vian pripensadon.

5 Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo.

6 Ne manĝu panon de malbondeziranto, Kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn.

7 Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaŭ estas: Manĝu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi.

8 La pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn.

9 En la orelojn de malsaĝulo ne parolu; Ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj.

10 Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru.

11 Ĉar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraŭ vi.

12 Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento.

13 Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos.

14 Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de Ŝeol.

15 Mia filo, se via koro estos saĝa, Tiam ĝojos ankaŭ mia koro.

16 Kaj mia internaĵo ĝojos, Kiam viaj lipoj parolos ĝustaĵon.

17 Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaŭ la Eternulo ĉiutage.

18 Ĉar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdiĝos.

19 Aŭskultu vi, mia filo, kaj estu saĝa, Kaj direktu vian koron al la ĝusta vojo.

20 Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj manĝas tro da viando;

21 Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos, Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn.

22 Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos.

23 Veron aĉetu, kaj ne vendu saĝon Kaj instruon kaj prudenton.

24 Grandan ĝojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de saĝulo ĝojos pro li.

25 Via patro kaj via patrino ĝojos, Kaj via naskintino triumfos.

26 Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj.

27 Ĉar malĉastulino estas profunda foso, Kaj fremda edzino estas malvasta puto.

28 Ŝi embuskas kiel rabisto, Kaj kolektas ĉirkaŭ si perfidulojn.

29 Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj?

30 Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino, Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon.

31 Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras:

32 En la fino ĝi mordas kiel serpento Kaj pikas kiel vipuro.

33 Viaj okuloj vidos fremdaĵojn, Kaj via koro parolos malĝustaĵojn.

34 Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto.

35 Ili batis min, sed ĝi min ne doloris; Ili frapis min, sed mi ne sentis; Kiam mi vekiĝos, mi denove tion serĉos.

<< ← Prev Top Next → >>