La Sankta Biblio, Sentencoj, Ĉapitro 17. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10645&pid=22&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Sentencoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Psalmo Sentencoj Predikanto

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco.

2 Saĝa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj.

3 Fandujo estas por arĝento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo.

4 Malbonfaranto obeas malbonajn buŝojn; Malveremulo atentas malpian langon.

5 Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno.

6 Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.

7 Al malsaĝulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraŭ malpli al nobelo mensogado.

8 Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos.

9 Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn.

10 Pli efikas riproĉo ĉe saĝulo, Ol cent batoj ĉe malsaĝulo.

11 Malbonulo serĉas nur ribelon; Sed terura sendato estos sendita kontraŭ lin.

12 Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj, Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco.

13 Kiu redonas malbonon por bono, El ties domo ne malaperos malbono.

14 La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon.

15 Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.

16 Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo? Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas?

17 En ĉiu tempo amiko amas, Kaj li fariĝas frato en mizero.

18 Homo malsaĝa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo.

19 Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon.

20 Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas neĝustan langon, tiu enfalos en malfeliĉon.

21 Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon.

22 Ĝoja koro estas saniga; Kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn.

23 Kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco.

24 Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo; Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero.

25 Filo malsaĝa estas ĉagreno por sia patro, Kaj malĝojo por sia patrino.

26 Ne estas bone suferigi virtulon, Nek bati noblulon, kiu agas juste.

27 Kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo saĝa.

28 Eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo; Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian buŝon.

<< ← Prev Top Next → >>