La Sankta Biblio, Ijob, Ĉapitro 33. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10469&pid=20&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Ijob

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Ester Ijob Psalmo

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42

1 Aŭskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu ĉiujn miajn vortojn.

2 Jen mi malfermis mian buŝon, Parolas mia lango en mia gorĝo.

3 Ĝuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.

4 La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.

5 Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraŭ mi, kaj stariĝu.

6 Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaŭ estas farita el argilo.

7 Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia ŝarĝo ne pezos sur vi.

8 Vi parolis antaŭ miaj oreloj, Kaj mi aŭdis la sonon de tiaj vortoj:

9 Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;

10 Jen Li trovis ion riproĉindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;

11 Li metis miajn piedojn en ŝtipon; Li observas ĉiujn miajn vojojn.

12 Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; Ĉar Dio estas pli granda ol homo.

13 Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj?

14 Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.

15 En sonĝo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,

16 Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin,

17 Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraŭ fiereco,

18 Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon.

19 Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj.

20 Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo, Kaj por lia animo la frandaĵo.

21 Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj.

22 Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.

23 Sed se li havas por si anĝelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,

24 Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, Ĉar Mi trovis pardonigon.

25 Tiam lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.

26 Li preĝas al Dio, Kaj ĉi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizaĝon kun ĝojo, Kaj rekompencas la homon laŭ lia virteco.

27 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;

28 Li liberigis mian animon, ke ĝi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.

29 Ĉion ĉi tion Dio faras Du aŭ tri fojojn kun homo,

30 Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.

31 Atentu, Ijob, aŭskultu min; Silentu, kaj mi parolos.

32 Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, ĉar mi dezirus, ke vi montriĝu prava.

33 Se ne, tiam aŭskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi saĝon.

<< ← Prev Top Next → >>