La Sankta Biblio, Ester, Ĉapitro 4. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10430&pid=19&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Ester

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Nehemja Ester Ijob

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

1 Kiam Mordeĥaj eksciis ĉion, kio fariĝis, tiam Mordeĥaj disŝiris siajn vestojn, metis sur sin sakaĵon kaj cindron, eliris en la mezon de la urbo, kaj kriis per laŭta kaj maldolĉa voĉo.

2 Kaj li venis ĝis antaŭ la pordego de la reĝo, ĉar estis malpermesite eniri en sakaĵo en la pordegon de la reĝo.

3 Kaj en ĉiu lando, sur ĉiu loko, kien venis la ordono de la reĝo kaj lia dekreto, estis granda malĝojo ĉe la Judoj, fastado, plorado, kaj ĝemado; kaj multaj kuŝis en sakaĵo kaj cindro.

4 Kaj venis la servistinoj de Ester kaj ŝiaj eŭnukoj, kaj rakontis al ŝi. Kaj la reĝino forte konsterniĝis. Kaj ŝi sendis vestojn, por vesti Mordeĥajon kaj depreni de li la sakaĵon; sed li ne akceptis.

5 Kaj Ester alvokis Hataĥon, unu el la eŭnukoj de la reĝo, kiun ĉi tiu destinis por servado al ŝi, kaj ŝi sendis lin al Mordeĥaj, por ekscii, kio kaj pro kio tio estas.

6 Hataĥ eliris al Mordeĥaj sur la urban placon, kiu estis antaŭ la pordego de la reĝo.

7 Kaj Mordeĥaj rakontis al li ĉion, kio okazis al li, kaj pri la difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason de la reĝo pro la Judoj, por ekstermi ilin.

8 Kaj kopion de la letera ordono, kiu estis donita en Ŝuŝan, por ilin ekstermi, li donis al li, por montri al Ester kaj sciigi al ŝi, ordonante al ŝi iri al la reĝo, por petegi lin pri ŝia popolo.

9 Hataĥ venis kaj transdonis al Ester la vortojn de Mordeĥaj.

10 Kaj Ester diris al Hataĥ, ordonante, ke li diru al Mordeĥaj:

11 Ĉiuj servantoj de la reĝo kaj la popolo en la landoj de la reĝo scias, ke por ĉiu viro aŭ virino, kiu eniris al la reĝo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu leĝo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la reĝo etendas al li sian oran sceptron-tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de tridek tagoj.

12 Kiam oni raportis al Mordeĥaj la vortojn de Ester,

13 tiam Mordeĥaj sendis respondon al Ester: Ne pensu en via animo, ke en la reĝa domo vi saviĝos sola el ĉiuj Judoj.

14 Se vi silentos en ĉi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, ĉu ne por tia tempo vi atingis reĝinecon?

15 Tiam Ester diris, ke oni respondu al Mordeĥaj:

16 Iru, kunvenigu ĉiujn Judojn, kiuj troviĝas en Ŝuŝan, fastu por mi, ne manĝu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaŭ mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la reĝo, kvankam tio estas kontraŭleĝa; kaj se mi pereos, mi pereu.

17 Kaj Mordeĥaj iris, kaj faris ĉion, kion komisiis al li Ester.

<< ← Prev Top Next → >>