La Sankta Biblio, Ezra, Ĉapitro 7. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10410&pid=17&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Ezra

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

2 Kroniko Ezra Nehemja

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

1 Post tiuj okazintaĵoj, dum la reĝado de Artaĥŝast, reĝo de Persujo, el Babel iris Ezra, filo de Seraja, filo de Azarja, filo de Ĥilkija,

2 filo de Ŝalum, filo de Cadok, filo de Aĥitub,

3 filo de Amarja, filo de Azarja, filo de Merajot,

4 filo de Zeraĥja, filo de Uzi, filo de Buki,

5 filo de Abiŝua, filo de Pineĥas, filo de Eleazar, filo de Aaron, la ĉefpastro.

6 Tiu Ezra iris el Babel. Li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo, kiun donis la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la reĝo donis al li ĉion laŭ lia deziro, ĉar la mano de la Eternulo, lia Dio, estis super li.

7 Ankaŭ kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la Netinoj iris en Jerusalemon en la sepa jaro de la reĝo Artaĥŝast.

8 Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro de la reĝo.

9 Ĉar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, ĉar la mano de lia Dio favore estis super li.

10 Ĉar Ezra pretigis sian koron, por studi la instruon de la Eternulo kaj plenumi ĝin, kaj por instrui en Izrael leĝojn kaj ordonojn.

11 Kaj jen estas la teksto de la letero, kiun la reĝo Artaĥŝast donis al Ezra, la pastro, la scienculo, kiu instruis la vortojn de la ordonoj de la Eternulo kaj Liajn leĝojn pri Izrael:

12 Artaĥŝast, reĝo de la reĝoj, al Ezra, pastro, kaj scienculo pri la leĝoj de Dio de la ĉielo, pacon kaj saluton.

13 De mi estas ordonite, ke en mia regno ĉiu el la popolo de Izrael kaj el ĝiaj pastroj kaj Levidoj, kiu volas iri en Jerusalemon, iru kun vi.

14 Ĉar vi estas sendata de la reĝo kaj de liaj sep konsilistoj, por pririgardi Judujon kaj Jerusalemon laŭ la en via mano troviĝanta leĝo de via Dio,

15 kaj por tien forporti la arĝenton kaj oron, kiun la reĝo kaj liaj konsilistoj oferis al Dio de Izrael, kies loĝejo estas en Jerusalem,

16 kaj la tutan arĝenton kaj oron, kiun vi akiros en la tuta provinco de Babel, kune kun la memvolaj donacoj de la popolo kaj de la pastroj, kiuj oferos por la domo de sia Dio, kiu estas en Jerusalem.

17 Aĉetu tuj pro tiu mono bovojn, ŝafojn, kaj ŝafidojn, kaj la al tio apartenantajn farunoferojn kaj verŝoferojn, kaj alportu ilin sur la altaron de la domo de via Dio en Jerusalem.

18 Kaj kion vi kaj viaj fratoj trovos bona fari el la cetera arĝento kaj oro, tion laŭ la volo de via Dio faru.

19 Kaj la vazojn, kiuj estas donitaj al vi por la servado en la domo de via Dio, prezentu antaŭ la Dio de Jerusalem.

20 Kaj ĉion ceteran, kio estas necesa por la domo de via Dio, kion vi trovos bona doni, donu el la reĝa trezorejo.

21 Kaj de mi, Artaĥŝast, la reĝo, estas farata ordono al ĉiuj trezorgardistoj trans la rivero, ke ĉio, kion postulos de vi Ezra, la pastro, instruisto de la leĝoj de Dio de la ĉielo, estu tuj plenumata,

22 ĝis jena kvanto: arĝento ĝis cent kikaroj, tritiko ĝis cent kor'oj, vino ĝis cent bat'oj, ankaŭ oleo ĝis cent bat'oj, kaj salo en kvanto senlima.

23 Ĉio, kio estas ordonita de Dio de la ĉielo, devas esti farata tuj por la domo de Dio de la ĉielo, por ke Lia kolero ne trafu la regnon, la reĝon, aŭ liajn infanojn.

24 Kaj ni sciigas al vi, ke sur neniun el la pastroj, Levidoj, kantistoj, pordegistoj, Netinoj, aŭ servantoj ĉe tiu domo de Dio vi devas meti tributon, imposton, aŭ depagojn.

25 Kaj vi, Ezra, laŭ la saĝo, kiun via Dio donis al vi, starigu registojn kaj juĝistojn, kiuj juĝadus la tutan popolon, kiu estas trans la rivero, ĉiujn, kiuj scias la leĝojn de via Dio; kaj kiu ne scias, tiun instruu.

26 Kaj ĉiu, kiu ne plenumos la leĝojn de via Dio aŭ la leĝojn de la reĝo, tuj estu juĝe kondamnata, ĉu al morto, ĉu al elpelo, ĉu al monpuno, ĉu al meto en malliberejon.

27 Benata estu la Eternulo, Dio de niaj patroj, kiu metis en la koron de la reĝo la ideon beligi la domon de la Eternulo en Jerusalem,

28 kaj sur min turnis favoron de la reĝo kaj de liaj konsilistoj kaj de ĉiuj potencaj princoj de la reĝo. Kaj mi ricevis kuraĝon, ĉar la mano de la Eternulo, mia Dio, estis super mi; kaj mi kolektis en Izrael ĉefojn, por ke ili iru kun mi.

<< ← Prev Top Next → >>