La Sankta Biblio, 1 Kroniko, Ĉapitro 14. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10352&pid=15&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / 1 Kroniko

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

2 Regoj 1 Kroniko 2 Kroniko

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29

1 Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis al David senditojn, kaj cedran lignon, kaj masonistojn kaj ĉarpentistojn, por ke ili konstruu por li domon.

2 Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, ke lia regno leviĝis alte pro Lia popolo Izrael.

3 Kaj David prenis ankoraŭ edzinojn en Jerusalem, kaj David naskigis ankoraŭ filojn kaj filinojn.

4 Kaj jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝamua kaj Ŝobab, Natan kaj Salomono

5 kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Elpelet

6 kaj Noga kaj Nefeg kaj Jafia

7 kaj Eliŝama kaj Beeljada kaj Elifelet.

8 Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke David estas oleita kiel reĝo super la tuta Izrael, tiam ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj li eliris kontraŭ ilin.

9 Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis la valon Refaim.

10 Kaj David demandis Dion, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? kaj ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al li: Iru, ĉar Mi transdonos ilin en vian manon.

11 Kaj ili iris al Baal-Peracim, kaj David venkobatis ilin tie. Kaj David diris: Dio disbatis miajn malamikojn per mia mano, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.

12 Kaj ili lasis tie siajn diojn; kaj David ordonis, ke oni forbruligu ilin per fajro.

13 Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis la valon.

14 Tiam David denove demandis Dion, kaj Dio diris al li: Ne iru post ili, deturnu vin de ili, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;

15 kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam komencu la batalon; ĉar Dio eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj.

16 Kaj David faris, kiel ordonis al li Dio; kaj ili venkobatis la tendaron de la Filiŝtoj de Gibeon ĝis Gezer.

17 Kaj la nomo de David fariĝis fama en ĉiuj landoj; kaj la Eternulo faris lin timata de ĉiuj nacioj.

<< ← Prev Top Next → >>