La Sankta Biblio, Eliro, Ĉapitro 32. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10082&pid=4&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Eliro

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Genezo Eliro Levidoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40

1 Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektiĝis antaŭ Aaron, kaj diris al li: Leviĝu, faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li.

2 Tiam diris al ili Aaron: Elprenu la orajn orelringojn, kiuj estas en la oreloj de viaj edzinoj, de viaj filoj, kaj de viaj filinoj, kaj alportu al mi.

3 Kaj la tuta popolo elprenis la orajn orelringojn, kiuj estis en iliaj oreloj, kaj alportis al Aaron.

4 Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis ĝin per ĉizilo kaj faris el ĝi fanditan bovidon. Kaj ili diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.

5 Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaŭ ĝi; kaj Aaron proklamis kaj diris: Morgaŭ estos festo de la Eternulo.

6 Kaj ili leviĝis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi.

7 Tiam la Eternulo diris al Moseo: Iru, iru malsupren; ĉar malvirtiĝis via popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta.

8 Rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi kaj alportis al ĝi oferojn, kaj diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta.

9 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Mi vidas ĉi tiun popolon, ĝi estas popolo malmolnuka.

10 Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo.

11 Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano?

12 Por kio la Egiptoj diru: Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraŭ Via popolo.

13 Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi ĵuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris: Mi multigos vian semon kiel la steloj de la ĉielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos ĝin eterne.

14 Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo.

15 Moseo sin returnis kaj malsupreniris de la monto, kaj la du tabeloj de atesto estis en liaj manoj, tabeloj, sur kiuj estis skribite ambaŭflanke; sur unu flanko kaj sur la alia estis skribite sur ili.

16 Kaj la tabeloj estis faritaĵo de Dio, kaj la skribo estis skribo de Dio, gravurita sur la tabeloj.

17 Kaj Josuo aŭdis la bruon de la popolo ĝojkrianta, kaj li diris al Moseo: Bruo de batalo estas en la tendaro.

18 Sed tiu diris: Tio ne estas kriado de venko, nek kriado de malvenko, sed bruon de kantantoj mi aŭdas.

19 Kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto.

Eliro 32:19 - Moses Breaks 10 Commandments
Moses Breaks 10 Commandments
20 Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis ĝin per fajro kaj disfrakasis ĝis pulvoreco kaj disŝutis sur akvo kaj trinkigis ĝin al la Izraelidoj.

21 Kaj Moseo diris al Aaron: Kion faris al vi ĉi tiu poplo, ke vi venigis sur ĝin grandan pekon?

22 Kaj Aaron diris: Ne ekflamu la kolero de mia sinjoro; vi scias, ke la popolo havas inklinon al malbono;

23 ili diris al mi: Faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li.

24 Kaj mi diris al ili: Kiu havas oron, tiu deprenu ĝin; kaj ili donis al mi, kaj mi ĵetis ĝin en fajron, kaj eliris ĉi tiu bovido.

25 Ĉar Moseo vidis, ke la popolo estas sendisciplina, ĉar Aaron sendisciplinigis ĝin ĝis honto antaŭ la malamikoj,

26 tial Moseo stariĝis ĉe la pordego de la tendaro, kaj diris: Kiu estas partiano de la Eternulo, tiu venu al mi. Kaj kolektiĝis al li ĉiuj idoj de Levi.

27 Kaj li diris al ili: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Metu ĉiu sian glavon sur sian femuron, trairu tien kaj reen de pordego ĝis pordego tra la tendaro, kaj ĉiu mortigu sian fraton, sian amikon, sian proksimulon.

28 Kaj la idoj de Levi faris, kiel diris Moseo; kaj estis mortigitaj el la popolo en tiu tago ĉirkaŭ tri mil homoj.

Eliro 32:28 - Moses and the Golden Calf
Moses and the Golden Calf
29 Kaj Moseo diris: Konsekru vin hodiaŭ al la Eternulo, ĉiu sur sia filo kaj sur sia frato, por ke estu donata al vi hodiaŭ beno.

30 La sekvantan tagon Moseo diris al la popolo: Vi pekis per granda peko; nun mi supreniros al la Eternulo, eble mi akiros pardonon por via peko.

31 Kaj Moseo revenis al la Eternulo, kaj diris: Ho ve! tiu popolo pekis per granda peko kaj faris al si orajn diojn;

32 nun volu pardoni ilian pekon; kaj se ne, tiam volu elstreki min el Via libro, kiun Vi skribis.

33 Sed la Eternulo diris al Moseo; Kiu ajn pekis antaŭ Mi, tiun Mi elstrekos el Mia libro.

34 Kaj nun iru, konduku la popolon tien, kien Mi diris al vi. Jen Mia anĝelo iros antaŭ vi; kaj en la tago de Mia rememorigado Mi rememorigos sur ili ilian pekon.

35 Kaj la Eternulo frapis la popolon pro tio, ke ili faris la bovidon, kiun faris Aaron.

<< ← Prev Top Next → >>