La Sankta Biblio, 2 Korintanoj, Ĉapitro 8. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11086&pid=49&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / 2 Korintanoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

1 Korintanoj 2 Korintanoj Galatoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13

1 Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj;

2 nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia ĝojo kaj ilia profunda malriĉeco abundis al la riĉo de ilia malavareco.

3 Ĉar mi konstatas, ke laŭ sia povo-jes, kaj super sia povo-ili donis memvole,

4 petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj;

5 kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dediĉis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio.

6 Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antaŭe komencis, tiel same li perfektigu en vi ĉi tiun pluan gracon.

7 Sed kiel al vi ĉio abundas: fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaŭ ĉi tiu graco.

8 Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaŭ.

9 Ĉar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.

10 Kaj en tio mi donas mian opinion; ĉar ĉi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaŭ unu jaro, ne nur fari, sed ankaŭ voli.

11 Sed nun kompletigu la faradon ankaŭ; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaŭ estu la plenumo el via havo.

12 Ĉar kie ekzistas la volonteco, ĝi estos akceptita laŭ la havo, ne laŭ la nehavo.

13 Ĉar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj,

14 sed laŭ egaleco: via abundo nuntempe fariĝu por ilia manko, por ke ilia abundo fariĝu por via manko, por ke estu egaleco;

15 kiel estas skribite: Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.

16 Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi.

17 Ĉar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole.

18 Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies laŭdo en la evangelio disvastiĝas tra ĉiuj eklezioj;

19 kaj krom tio, li ankaŭ estis elektita de la eklezioj, por vojaĝadi kune kun ni rilate al ĉi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon,

20 evitante tion, ke iu riproĉus nin rilate al ĉi tiu monhelpo, kiun ni administras;

21 ĉar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaŭ la Sinjoro, sed ankaŭ antaŭ homoj.

22 Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li havas al vi.

23 Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo.

24 Vi do elmontru al ili antaŭ la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

<< ← Prev Top Next → >>