La Sankta Biblio, Joano, Ĉapitro 10. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=11007&pid=45&tid=2&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Nova Testamento / Joano

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Luko Joano Agoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21

1 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto.

2 Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj.

3 Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon, kaj li alvokas laŭ nomoj siajn proprajn ŝafojn, kaj elkondukas ilin.

4 Kaj kiam li kondukis eksteren siajn ŝafojn, li iras antaŭ ili, kaj la ŝafoj lin sekvas, ĉar ili konas lian voĉon.

5 Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, ĉar ili ne konas la voĉon de fremduloj.

6 Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.

7 Jesuo do diris denove al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Mi estas la pordo de la ŝafoj.

8 Ĉiuj, kiuj venis pli frue ol mi, estas ŝtelistoj kaj rabistoj; sed la ŝafoj ne aŭskultis ilin.

9 Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos paŝtaĵon.

10 La ŝtelisto ne venas, krom por ŝteli kaj buĉi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde.

11 Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj.

12 La dungito, kaj tiu, kiu ne estas paŝtisto, kies propraĵo la ŝafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la ŝafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas;

13 li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la ŝafoj.

14 Mi estas la bona paŝtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas

15 tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj.

16 Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto.

17 Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi ĝin reprenu.

18 Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole. Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj mi havas la rajton ĝin repreni. Ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.

19 Denove fariĝis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj.

20 Kaj multaj el ili diris: Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin aŭskultas?

21 Aliaj diris: Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. Ĉu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?

22 Okazis la festo de inaŭguro en Jerusalem, kaj estis vintro;

23 kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono.

24 La Judoj do ĉirkaŭis lin, kaj diris al li: Ĝis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkaŝe.

25 Jesuo respondis al ili: Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi.

26 Sed vi ne kredas, ĉar vi ne estas el miaj ŝafoj.

27 Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;

28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.

29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas ĉion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro.

30 Mi kaj la Patro estas unu.

31 Tiam la Judoj denove prenis ŝtonojn, por ŝtonmortigi lin.

32 Jesuo respondis al ili: Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas ŝtonmortigi min?

33 La Judoj respondis: Ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio.

34 Jesuo respondis: Ĉu ne estas skribite en via leĝo: Mi diris: Vi estas dioj?

35 Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita),

36 ĉu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon: Vi blasfemas; ĉar mi diris: Mi estas Filo de Dio?

37 Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi.

38 Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro.

39 Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano.

40 Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis.

41 Kaj multaj venis al li, kaj diris: Johano ja ne faris signon; sed ĉio, kion Johano diris pri ĉi tiu, estis vera.

42 Kaj tie multaj kredis al li.

<< ← Prev Top Next → >>