La Sankta Biblio, Malahi, Ĉapitro 2. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10927&pid=41&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Malahi

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Zeharja Malahi

Ĉapitro 1 2 3 4

1 Kaj nun, ho pastroj, al vi estas donata jena ordono:

2 Se vi ne obeos, kaj se vi ne atentos, ke vi donadu honoron al Mia nomo, diras la Eternulo Cebaot, tiam Mi sendos sur vin malbenon, Mi malbenos viajn benojn; jes, Mi tion malbenos pro tio, ke vi ne donas vian atenton.

3 Jen Mi ĵetos insulton sur la semon ĉe vi, malpuraĵon Mi ĵetos sur viajn vizaĝojn, la malpuraĵon de viaj festoferoj, kaj ĝi algluiĝos al vi.

4 Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi ĉi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.

5 Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon.

6 Instruo de la vero estis en lia buŝo, kaj maljustaĵo ne troviĝis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis antaŭ Mi, kaj multajn li deturnis de peko.

7 Ĉar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia buŝo oni devas serĉi instruon; ĉar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.

8 Sed vi forkliniĝis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.

9 Tial Mi ankaŭ faris vin malestimataj kaj malaltigataj antaŭ la tuta popolo, pro tio, ke vi ne observas Miajn vojojn kaj estas personfavoraj en la aferoj de la leĝo.

10 Ĉu ne unu patron ni ĉiuj havas? ĉu ne unu Dio nin kreis? kial ni perfidas unu la alian, malsanktigante la interligon de niaj patroj?

11 Perfidis Jehuda, kaj abomenaĵo estas farita en Izrael kaj en Jerusalem; ĉar Jehuda malhonoris la sanktaĵon de la Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de fremda dio.

12 Al tiu, kiu tion faras, la Eternulo ekstermos el la tendoj de Jakob majstron kaj disĉiplon, kaj ankaŭ tiun, kiu alportas donon al la Eternulo Cebaot.

13 Ankaŭ tion vi faras: vi kovras la altaron de la Eternulo per larmoj, plorado, kaj ĝemado tiel, ke Li jam ne povas rigardi la donojn nek akcepti ion agrable el via mano.

14 Vi diras: Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraŭ kiu vi agis perfide, kvankam ŝi estas via kamaradino kaj via leĝa edzino.

15 Tion ne faris eĉ seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraŭ la edzino de sia juneco.

16 Kiu elmalamis ŝin kaj forpuŝas ŝin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortaĵo, diras la Eternulo Cebaot: estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.

17 Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras: Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras: Ĉiu malbonaganto estas bona antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj tiajn Li favoras; aŭ: Kie estas la Dio de justeco?

<< ← Prev Top Next → >>