La Sankta Biblio, Amos, Ĉapitro 2. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10881&pid=32&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Amos

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Joel Amos Obadja

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9

1 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la reĝo de Edom ĝis cindreco.

2 Mi sendos fajron sur Moabon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, ĉe bruo kaj sonado de trumpeto.

3 Mi ekstermos juĝiston el meze de li, kaj ĉiujn liajn eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras la Eternulo.

4 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpuŝis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn leĝojn, kaj permesis sin delogiĝi per la mensogaĵoj, kiujn sekvis iliaj patroj.

5 Mi sendos fajron sur Judujon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Jerusalem.

6 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro arĝento kaj malriĉulon pro paro da ŝuoj.

7 Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon.

8 Sur garantidonitaj vestoj ili kuŝas apud ĉiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.

9 Kaj Mi ekstermis antaŭ ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre.

10 Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi ekposedu la landon de la Amorido.

11 El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; ĉu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo.

12 Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis: Ne profetu.

13 Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj.

14 Eĉ lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon;

15 la arkpafistoj ne povos kontraŭstari, rapidpiedulo ne saviĝos, kaj rajdanto ne savos sian vivon;

16 kaj la plej kuraĝa el la herooj forkuros nuda en tiu tago, diras la Eternulo.

<< ← Prev Top Next → >>