La Sankta Biblio, Hosea, Ĉapitro 4. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10866&pid=30&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Hosea

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Daniel Hosea Joel

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14

1 Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; ĉar la Eternulo havas juĝan disputon kun la loĝantoj de la tero; ĉar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio.

2 Malbenado kaj trompado, mortigado, ŝtelado, kaj adultado tre disvastiĝis, kaj sangoverŝo sekvas sangoverŝon.

3 Pro tio ekploros la tero, kaj malfeliĉo trafos ĉiujn ĝiajn loĝantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo; eĉ la fiŝoj de la maro malaperos.

4 Sed neniu malpacu, neniu riproĉu; via popolo estas kiel insultantoj de pastro.

5 Vi falos meze de la tago, kaj ankaŭ la profeto falos kun vi en la nokto; kaj Mi pereigos vian patrinon.

6 Mia popolo pereos pro tio, ke ĝi ne havas scion. Ĉar vi forpuŝis la scion, tial Mi vin forpuŝos, ke vi ne plu estu Mia pastro. Ĉar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaŭ Mi forgesos viajn infanojn.

7 Ju pli ili multiĝas, des pli ili pekas kontraŭ Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco.

8 Per la pekoj de Mia popolo ili sin nutras, kaj al ĝia malpieco strebas ilia animo.

9 Kaj fariĝos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj: Mi punos ĝin pro ĝia konduto, kaj Mi repagos al ĝi pro ĝiaj agoj.

10 Ili manĝos kaj ne satiĝos, ili malĉastos kaj ne disvastiĝos; ĉar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin.

11 Malĉastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton.

12 Mia popolo demandas sian lignon, kaj ĝia bastono donas al ĝi respondon; ĉar la spirito de malĉasteco erarigas ilin, kaj ili malĉastas kontraŭ sia Dio.

13 Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, ĉar bona estas ilia ombro. Tial malĉastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos.

14 Ĉu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malĉastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartiĝas kune kun la malĉastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas?

15 Se malĉastas vi, ho Izrael, tiam almenaŭ Jehuda ne kulpiĝu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne ĵuru: Kiel vivas la Eternulo.

16 Ĉar Izrael obstinas, kiel obstina bovino; ĉu nun la Eternulo povas paŝti ilin, kiel ŝafidon sur vasta paŝtejo?

17 Efraim aliĝis al idoloj; lasu lin.

18 Abomeninda fariĝis ilia drinkado; ili fordonis sin al malĉastado kaj malhonora amo; honto al iliaj protektantoj.

19 La vento forportos ilin per siaj flugiloj, kaj ili hontos pri siaj oferoj.

<< ← Prev Top Next → >>