La Sankta Biblio, Jeremia, Ĉapitro 48. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10793&pid=26&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Jeremia

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Jesaja Jeremia Lamentado

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52

1 Pri Moab: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Ve al Nebo! ĉar ĝi estas ruinigita; hontigita kaj venkoprenita estas Kirjataim; hontigita kaj tremigita estas la fortikaĵo.

2 Jam ne ekzistas la gloro de Moab; en Ĥeŝbon oni intencas kontraŭ ĝi malbonon, dirante: Ni iru, kaj ni ekstermu ĝin, ke ĝi ne plu estu popolo. Ankaŭ vi, ho Madmen, eksilentu; vin persekutos glavo.

3 Kriadon oni aŭdas de Ĥoronaim, tie estas ruinigado kaj granda malfeliĉo.

4 Disbatita estas Moab; ĝiaj infanoj laŭte krias.

5 Kiuj supreniras al Luĥit, tiuj iras kun plorado; ĉe la malsuprenirado de Ĥoronaim la malamikoj aŭdas kriadon de malfeliĉo.

6 Forkuru, savu vian vivon, kaj estu kiel seknudiĝinta arbo en la dezerto.

7 Ĉar vi fidis viajn faritaĵojn kaj viajn trezorojn, vi ankaŭ estos venkoprenita; kaj Kemoŝ iros en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.

8 Venos ruiniganto en ĉiun urbon, neniu urbo saviĝos; pereos la valo kaj dezertiĝos la ebenaĵo, kiel diris la Eternulo.

9 Donu flugilojn al Moab, ĉar li devas forflugi; liaj urboj dezertiĝos tiel, ke neniu en ili loĝos.

10 Malbenita estu tiu, kiu plenumas malĝuste la faron de la Eternulo, kaj malbenita estu tiu, kiu detenas sian glavon de sango.

11 De sia juneco Moab havis trankvilecon kaj ripozadis sur sia feĉo, li ne estis transverŝata el unu vazo en alian, kaj en kaptitecon li ne iris; tial lia gusto restis en li kaj lia odoro ne ŝanĝiĝis.

12 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi sendos al li verŝistojn, kaj ili verŝos lin, malplenigos liajn vazojn, kaj disrompos liajn kruĉojn.

13 Kaj Moab estos hontigita pro Kemoŝ, kiel la domo de Izrael estis hontigita pro Bet-El, kiun ili fidis.

14 Kiel vi povas diri: Ni estas herooj kaj kapabluloj por la milito?

15 Ruinigita estas Moab, liaj urboj falis, kaj liaj plej bravaj junuloj iris al buĉo, diras al Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.

16 Baldaŭ venos pereo al Moab, kaj lia malfeliĉo tre rapidas.

17 Bedaŭru lin ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj, kaj ĉiuj, kiuj konas lian nomon, diru: Kiele disrompiĝis la forta vergo, la belega bastono!

18 Iru malsupren de via majesto, sidu en senakva loko, ho loĝantino, filino de Dibon; ĉar la ruiniganto de Moab elpaŝis kontraŭ vin kaj detruis viajn fortikaĵojn.

19 Staru ĉe la vojo kaj rigardu, ho loĝantino de Aroer; demandu la forkuranton kaj la forsaviĝanton, kaj diru: Kio fariĝis?

20 Hontigita estas Moab, ĉar li estas frapita; ploru kaj kriu, sciigu en Arnon, ke Moab estas ruinigita.

21 Juĝo venis kontraŭ la lando de la ebenaĵo, kontraŭ Ĥolon, Jahac, kaj Mefaat,

22 kontraŭ Dibon, Nebo, kaj Bet-Diblataim,

23 kontraŭ Kirjataim, Bet-Gamul, kaj Bet-Meon,

24 kontraŭ Keriot kaj Bocra, kaj kontraŭ ĉiuj urboj de la lando de Moab, la malproksimaj kaj la proksimaj.

25 Dehakita estas la korno de Moab, kaj lia brako estas rompita, diras la Eternulo.

26 Ebriigu lin, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo; Moab plaŭdos en sia vomaĵo, kaj li mem estos objekto de mokado.

27 Ĉu vi ne mokis Izraelon? ĉu oni trovis lin inter ŝtelistoj, ke ĉiufoje, kiam vi parolas pri li, vi balancas la kapon?

28 Forlasu la urbojn kaj ekloĝu sur roko, ho loĝantoj de Moab, kaj fariĝu kiel kolomboj, kiuj nestas en truoj de kavernoj.

29 Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, granda fiereco, pri lia malmodesteco, fiereco, aroganteco, kaj pri la malhumileco de lia koro.

30 Mi konas, diras la Eternulo, lian koleremecon, la nesincerecon de liaj vortoj kaj la nesincerecon de liaj agoj.

31 Tial Mi devas plori pri Moab, ĝemi pri ĉiuj Moabidoj, priplori la loĝantojn de Kir-Ĥeres.

32 Per pli ol la plorado de Jazer Mi ploros pri vi, ho vinberĝardeno de Sibma; viaj branĉoj etendiĝis trans la maron, atingis la maron de Jazer; rabisto atakis viajn somerajn fruktojn kaj vian rikolton.

33 Foriĝis ĝojo kaj gajeco de la fruktodona kampo kaj de la lando de Moab; Mi malaperigis vinon en la vinpremejoj, oni ne premos tie kun ĝojo vinon, triumfaj kantoj ne plu sonos.

34 Pro la kriado, kiu aŭdiĝas de Ĥeŝbon ĝis Eleale kaj ĝis Jahac, ili laŭte ekploris de Coar ĝis Ĥoronaim kaj ĝis la tria Eglat; ĉar ankaŭ la akvo de Nimrim sekmalaperis.

35 Mi ekstermos ĉe Moab, diras la Eternulo, ĉiun, kiu supreniras sur altaĵon kaj incensas al siaj dioj.

36 Tial Mia koro ĝemas pri Moab kiel fluto, kaj pri la loĝantoj de Kir- Ĥeres Mia koro ĝemas kiel fluto; ĉar la abundaĵo, kiun ili akiris, pereis.

37 Ĉar ĉiu kapo kalviĝis, kaj ĉiu barbo estas fortondita, sur ĉiuj manoj estas tranĉoj, kaj sur la lumboj estas sakaĵo.

38 Sur ĉiuj tegmentoj de Moab kaj sur liaj stratoj ĉie estas plorado; ĉar Mi disrompis Moabon kiel senvaloran vazon, diras la Eternulo.

39 Kiele disbatita li estas, kiele ili ploregas! kiele Moab turnis sian nukon, estas hontigita, kaj Moab fariĝis objekto de mokado kaj de teruro por ĉiuj siaj ĉirkaŭantoj!

40 Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen li alflugos kiel aglo kaj etendos siajn flugilojn super Moab.

41 Prenita estas Keriot, kaj la fortikigitaj urboj estas kaptitaj; kaj la koro de la herooj de Moab en tiu tago estos kiel la koro de virino dum la doloroj de naskado.

42 Kaj Moab estos ekstermita, ke li ne plu estos popolo, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo.

43 Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝanto de Moab, diras la Eternulo.

44 Kiu forkuros de la teruro, tiu falos en la kavon; kaj kiu eliros el la kavo, tiu trafos en kaptilon; ĉar Mi venigos sur lin, sur Moabon, la jaron de lia puno, diras la Eternulo.

45 Sub la ombro de Ĥeŝbon stariĝos tiuj, kiuj forkuros de la forto; sed fajro eliros el Ĥeŝbon kaj flamo el la mezo de Siĥon, kaj ĝi manĝegos la flankon de Moab kaj la verton de la filoj malkvietaj.

46 Ve al vi, ho Moab! pereis la popolo de Kemoŝ; ĉar viaj filoj estas prenitaj en kaptitecon kaj viaj filinoj estas forkondukitaj.

47 Sed en la tempo estonta Mi revenigos la kaptitojn de Moab, diras la Eternulo. Ĝis ĉi tie estas la verdikto pri Moab.

<< ← Prev Top Next → >>