La Sankta Biblio, Sentencoj, Ĉapitro 26. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10654&pid=22&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Sentencoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Psalmo Sentencoj Predikanto

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 Kiel neĝo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto, Tiel ne konvenas honoro por malsaĝulo.

2 Kiel birdo forleviĝas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkaŭza malbeno ne efektiviĝas.

3 Vipo estas por ĉevalo, brido por azeno, Kaj bastono por la dorso de malsaĝuloj.

4 Ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke vi mem ne fariĝu egala al li.

5 Respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke li ne estu saĝulo en siaj propraj okuloj.

6 Kiu komisias aferon al malsaĝulo, Tiu tranĉas al si la piedojn kaj sin suferigas.

7 Kiel la kruroj de lamulo pendas peze, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.

8 Kiel iu, kiu alligas ŝtonon al ĵetilo, Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsaĝulo.

9 Kiel dorna kano en la mano de ebriulo, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj.

10 Kompetentulo ĉion bone faras; Sed kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn.

11 Kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, Tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon.

12 Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li.

13 Maldiligentulo diras: Leono estas sur la vojo, Leono estas sur la stratoj.

14 Pordo turniĝas sur sia hoko, Kaj maldiligentulo sur sia lito.

15 Maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo.

16 Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli saĝa, Ol sep veraj saĝuloj.

17 Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj.

18 Kiel frenezulo, kiu ĵetas fajron, Sagojn, kaj morton,

19 Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon, Kaj diras: Mi ja ŝercas.

20 Kie ne estas ligno, estingiĝas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, ĉesiĝas malpaco.

21 Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon.

22 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.

23 Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon.

24 Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon.

25 Kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li; Ĉar sep abomenaĵoj estas en lia koro.

26 Kiu trompe kaŝas malamon, Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno.

27 Kiu fosas foson, tiu falos en ĝin; Kaj kiu rulas ŝtonon, al tiu ĝi revenos.

28 Mensogema lango malamas tiujn, kiujn ĝi dispremis; Kaj hipokrita buŝo kaŭzas pereon.

<< ← Prev Top Next → >>