La Sankta Biblio, Sentencoj, Ĉapitro 20. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10648&pid=22&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Sentencoj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Psalmo Sentencoj Predikanto

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1 La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkaĵo estas sovaĝa; Kaj kiu delogiĝas per ili, tiu ne estas prudenta.

2 Minaco de reĝo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraŭ sia animo.

3 Estas honoro por homo ĉesigi malpacon; Sed ĉiu malsaĝulo estas malpacema.

4 En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en aŭtuno, kaj li nenion ricevos.

5 Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo saĝa ĝin elĉerpos.

6 Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?

7 Virtulo iras en sia senpekeco; Feliĉaj estas liaj infanoj post li.

8 Reĝo, kiu sidas sur trono de juĝo, Disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan.

9 Kiu povas diri: Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?

10 Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.

11 Eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj, Ĉu estas pura kaj justa lia konduto.

12 Orelon aŭdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.

13 Ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satiĝos de pano.

14 Malbona, malbona, diras la aĉetanto; Sed kiam li foriris, tiam li fanfaronas.

15 Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed buŝo prudenta estas multevalora ilo.

16 Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.

17 Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj.

18 Intencoj fortikiĝas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente.

19 Kiu malkaŝas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikiĝu kun tiu, kiu havas larĝan buŝon.

20 Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo.

21 Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.

22 Ne diru: Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.

23 Neegalaj peziloj estas abomenaĵo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona.

24 La irado de homo dependas de la Eternulo; Kiel homo povus kompreni sian vojon?

25 Ĝi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso.

26 Saĝa reĝo dispelas malvirtulojn, Kaj venigas radon sur ilin.

27 La animo de homo estas lumilo de la Eternulo; Ĝi esploras ĉiujn internaĵojn de la korpo.

28 Favorkoreco kaj veremeco hardas reĝon; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon.

29 Gloro por junuloj estas ilia forto, Kaj ornamo por maljunuloj estas grizeco.

30 Vundoj de batoj devas penetri en malbonulon, Kaj frapoj devas iri profunde en lian korpon.

<< ← Prev Top Next → >>