La Sankta Biblio, Psalmo, Ĉapitro 32. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10510&pid=21&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Psalmo

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Ijob Psalmo Sentencoj

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42 43 44 45 46 47 48 49 50 51 52 53 54 55 56 57 58 59 60 61 62 63 64 65 66 67 68 69 70 71 72 73 74 75 76 77 78 79 80 81 82 83 84 85 86 87 88 89 90 91 92 93 94 95 96 97 98 99 100 101 102 103 104 105 106 107 108 109 110 111 112 113 114 115 116 117 118 119 120 121 122 123 124 125 126 127 128 129 130 131 132 133 134 135 136 137 138 139 140 141 142 143 144 145 146 147 148 149 150

1 Instruo de David. Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.

2 Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.

3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis De mia ĉiutaga ploregado.

4 Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. Sela.

5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis; Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.

6 Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo, Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

7 Vi estas mia ŝirmo; Kontraŭ sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. Sela.

8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.

9 Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco, Alie ili ne venos al vi.

10 Multajn frapojn havas la malpiulo; Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.

11 Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!

<< ← Prev Top Next → >>