La Sankta Biblio, Ijob, Ĉapitro 27. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10463&pid=20&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Ijob

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Ester Ijob Psalmo

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42

1 Kaj Ijob daŭrigis siajn sentencojn, kaj diris:

2 Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:

3 Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo,

4 Miaj lipoj ne eldiros malĝustaĵon, Kaj mia lango ne diros malveraĵon.

5 Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; Ĝis mia morto mi ne ĉesos rigardi min kiel senkulpan.

6 Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos ĝin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riproĉon pri tio.

7 Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontraŭulo kiel malpiulo.

8 Ĉar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elŝiras lian animon?

9 Ĉu lian kriadon Dio aŭskultos, Kiam trafos lin malfeliĉo?

10 Ĉu li povas havi ĝuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en ĉiu tempo?

11 Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kaŝos antaŭ vi tion, kio estas ĉe la Plejpotenculo.

12 Jen vi ĉiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavaĵon?

13 Tia estas la sorto de malbona homo ĉe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo:

14 Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon.

15 Tiujn, kiuj restos ĉe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros.

16 Se li kolektos arĝenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon,

17 Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la arĝenton.

18 Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si laŭbon.

19 Li kuŝiĝas riĉa, kaj nenion kunportas; Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas.

20 Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego.

21 Levos lin vento orienta, kaj foriros, Kaj forblovos lin de lia loko.

22 Li tion ĵetos sur lin senkompate; De Lia mano li kuros kaj kuros.

23 Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.

<< ← Prev Top Next → >>