La Sankta Biblio, Ijob, Ĉapitro 22. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10458&pid=20&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Ijob

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Ester Ijob Psalmo

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42

1 Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:

2 Ĉu Dion povas instrui homo? Ĉu povas Lin instrui eĉ saĝulo?

3 Ĉu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta? Kaj ĉu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia?

4 Ĉu pro timo antaŭ vi Li disputos kun vi, Iros kun vi al juĝo?

5 Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon.

6 Vi prenis de viaj fratoj garantiaĵon vane, De preskaŭ-nuduloj vi deprenis la vestojn;

7 Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;

8 Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank' al eminenteco vi loĝis sur ĝi;

9 Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.

10 Pro tio ĉirkaŭe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas.

11 Aŭ pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris?

12 Ĉu ne estas Dio tie alte en la ĉielo? Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas.

13 Kaj vi diras: Kion scias Dio? Ĉu Li povas juĝi en mallumo?

14 La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la ĉielo.

15 Ĉu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj,

16 Kiuj estis kaptitaj antaŭtempe, Kaj kies grundo disverŝiĝis kiel rivero,

17 Kiuj parolis al Dio: Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?

18 Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonaĵo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.

19 La virtuloj vidos kaj ĝojos; La senkulpulo mokos ilin:

20 Certe malaperis nia kontraŭulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro.

21 Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono.

22 Prenu el Lia buŝo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.

23 Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiaĵon el via tendo.

24 Ĵetu en la polvon la multekostan metalon, Kaj la Ofiran oron sur la ŝtonojn de la torentoj;

25 Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta arĝento;

26 Ĉar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizaĝon;

27 Vi preĝos al Li, kaj Li vin aŭskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;

28 Se vi ion decidos, ĝi plenumiĝos ĉe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo.

29 Ĉar tiujn, kiuj humiliĝis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.

30 Ankaŭ tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.

<< ← Prev Top Next → >>