La Sankta Biblio, Ijob, Ĉapitro 20. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10456&pid=20&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Ijob

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Ester Ijob Psalmo

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40 41 42

1 Ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:

2 Pro tio miaj pensoj devigas min respondi, Pro tio, kion mi sentas.

3 Hontindan riproĉon mi aŭdis, Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi.

4 Ĉu vi scias, ke tiel estis de eterne, De post la apero de homo sur la tero,

5 Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta?

6 Se lia grandeco eĉ atingus ĝis la ĉielo, Kaj lia kapo tuŝus la nubon,

7 Li tamen pereos por ĉiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros: Kie li estas?

8 Kiel sonĝo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.

9 Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin; Lia loko lin ne plu vidos.

10 Liaj filoj kurados almozpetante, Kaj liaj manoj redonos lian havaĵon.

11 Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kuŝiĝos kune kun li en la polvo.

12 Se la malbono estas dolĉa en lia buŝo, Li kaŝas ĝin sub sia lango,

13 Li flegas ĝin kaj ne forlasas ĝin, Kaj retenas ĝin sur sia palato:

14 Tiam lia manĝaĵo renversiĝos en liaj internaĵoj, Fariĝos galo de aspidoj interne de li.

15 Li englutis havaĵon, sed li ĝin elvomos; El lia ventro Dio ĝin elpelos.

16 Venenon de aspidoj li suĉos; Lango de vipuro lin mortigos.

17 Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero.

18 Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havaĵo, li ĝin fordonos kaj ne ĝuos ĝin.

19 Ĉar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.

20 Ĉar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara.

21 Nenion restigis lia manĝemeco; Tial lia bonstato ne estos longedaŭra.

22 Malgraŭ lia abundeco, li estos premata; Ĉiaspecaj suferoj trafos lin.

23 Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon.

24 Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra.

25 Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro.

26 Nenia mallumo povos kaŝi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo.

27 La ĉielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero leviĝos kontraŭ lin.

28 Malaperos la greno el lia domo, Disŝutita ĝi estos en la tago de Lia kolero.

29 Tia estas de Dio la sorto de homo malpia, Kaj la heredaĵo destinita por li de Dio.

<< ← Prev Top Next → >>