La Sankta Biblio, Nombroj, Ĉapitro 3. is available here: https://www.bible.promo/chapters.php?id=10120&pid=6&tid=1&bid=25
Holy Bible project logo icon
FREE OFF-line Bible for Android Get Bible on Google Play QR Code Android Bible

Holy Bible
for Android

is a powerful Bible Reader which has possibility to download different versions of Bible to your Android device.

Bible Verses
for Android

Bible verses includes the best bible quotes in more than 35 languages

Pear Bible KJV
for Android

is an amazing mobile version of King James Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible BBE
for Android

is an amazing mobile version of Bible in Basic English that will help you to read this excellent book in any place you want.

Pear Bible ASV
for Android

is an amazing mobile version of American Standard Version Bible that will help you to read this excellent book in any place you want.

BIBLE VERSIONS / La Sankta Biblio / Malnova Testamento / Nombroj

La Sankta Biblio - L.L. Zamenhof, 1915

Levidoj Nombroj Readmono

Ĉapitro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33 34 35 36

1 Kaj jen estas la genealogio de Aaron kaj Moseo en tiu tempo, kiam la Eternulo parolis al Moseo sur la monto Sinaj.

2 Jen estas la nomoj de la filoj de Aaron: la unuenaskito Nadab, kaj Abihu, Eleazar, kaj Itamar.

3 Tio estas la nomoj de la filoj de Aaron, la pastroj sanktoleitaj, kiujn li konsekris por pastri.

4 Sed Nadab kaj Abihu mortis antaŭ la Eternulo, kiam ili oferalportis fremdan fajron antaŭ la Eternulon en la dezerto Sinaj; kaj filojn ili ne havis. Kaj pastris Eleazar kaj Itamar apud Aaron ilia patro.

5 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

6 Alvenigu la tribon de Levi, kaj starigu ĝin antaŭ la pastro Aaron, ke ili servu lin.

7 Kaj ili plenumu gardon koncerne lin kaj koncerne la tutan komunumon antaŭ la tabernaklo de kunveno, por servi la servojn de la tabernaklo.

8 Kaj ili gardu ĉiujn objektojn de la tabernaklo de kunveno kaj la gardotaĵon de la Izraelidoj, por servi la servojn de la tabernaklo.

9 Kaj donu la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj; ili estu fordonitaj al li el la Izraelidoj.

10 Kaj Aaronon kaj liajn filojn oficialigu, ke ili plenumadu sian pastradon; se laiko en tion enmiksiĝos, li estu mortigita.

11 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

12 Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj utermalfermintoj el la Izraelidoj; la Levidoj estu do Miaj;

13 ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi dediĉis al Mi ĉiujn unuenaskitojn en Izrael, de homo ĝis bruto; Miaj ili estu: Mi estas la Eternulo.

14 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj, dirante:

15 Prikalkulu la Levidojn laŭ iliaj patrodomoj, laŭ iliaj familioj; ĉiun virseksulon en la aĝo de unu monato kaj pli prikalkulu.

16 Kaj Moseo prikalkulis ilin laŭ la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite.

17 Kaj jenaj estis la filoj de Levi laŭ iliaj nomoj: Gerŝon kaj Kehat kaj Merari.

18 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj: Libni kaj Ŝimei.

19 Kaj la filoj de Kehat laŭ iliaj familioj: Amram kaj Jichar, Ĥebron kaj Uziel.

20 Kaj la filoj de Merari laŭ iliaj familioj: Maĥli kaj Muŝi. Tio estas la familioj de Levi laŭ iliaj patrodomoj.

21 De Gerŝon la familio de la Libniidoj kaj la familio de la Ŝimeiidoj; tio estas la familioj de la Gerŝonidoj.

22 Iliaj kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli prezentas la nombron de sep mil kvincent.

23 La familioj de la Gerŝonidoj devas havi siajn tendojn malantaŭ la tabernaklo, okcidente.

24 Kaj la estro de la patrodomo de la Gerŝonidoj estas Eljasaf, filo de Lael.

25 Kaj sub la gardado de la Gerŝonidoj en la tabernaklo de kunveno estas la tabernaklo, kaj la tendo, ĝiaj kovriloj, kaj la kovrotuko de la pordo de la tabernaklo de kunveno,

26 kaj la kurtenoj de la korto, kaj la kovrotuko de la pordo de la korto, kiu estas ĉirkaŭ la tabernaklo kaj ĉirkaŭ la altaro, kaj la ŝnuroj kun ĉiuj aranĝaĵoj.

27 Kaj de Kehat estas la familio de la Amramidoj kaj la familio de la Jicharidoj kaj la familio de la Ĥebronidoj kaj la familio de la Uzielidoj; tio estas la familioj de la Kehatidoj.

28 Laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli ili estas ok mil sescent, plenumantaj gardadon de la sanktejo.

29 La familioj de la Kehatidoj devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, sude.

30 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de la Kehatidoj estas Elcafan, filo de Uziel.

31 Kaj sub ilia gardado estu la kesto kaj la tablo kaj la kandelabro kaj la altaroj, kaj la sanktaj vazoj, per kiuj oni faras la servadon, kaj la kurteno kaj ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj.

32 Kaj la estro de la estroj de la Levidoj estas Eleazar, filo de la pastro Aaron; li kontrolas la plenumantojn de la gardado de la sanktejo.

33 De Merari estas la familio de la Maĥliidoj kaj la familio de la Muŝiidoj; tio estas la familioj de Merari.

34 Kaj iliaj kalkulitoj laŭ la nombro de ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli estas ses mil ducent.

35 Kaj la estro de la patrodomo de la familioj de Merari estas Curiel, filo de Abiĥail; ili devas havi siajn tendojn flanke de la tabernaklo, norde.

36 Kaj sub la kontrolo kaj gardado de la filoj de Merari estas la tabuloj de la tabernaklo kaj ĝiaj stangoj kaj ĝiaj kolonoj kaj ĝiaj bazoj kaj ĉiuj ĝiaj vazoj kaj ĝia tuta aranĝaĵo,

37 kaj la kolonoj de la korto ĉirkaŭe kaj iliaj bazoj kaj iliaj najloj kaj iliaj ŝnuroj.

38 Kaj antaŭ la tabernaklo, en la antaŭa parto de la tabernaklo de kunveno, oriente, havos siajn tendojn Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj, plenumante la gardadon de la sanktejo, por gardi la Izraelidojn; sed se laiko alproksimiĝos, li estu mortigita.

39 Ĉiuj kalkulitaj Levidoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la ordono de la Eternulo, laŭ iliaj familioj, ĉiuj virseksuloj en la aĝo de unu monato kaj pli, estis dudek du mil.

40 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Prikalkulu ĉiujn unuenaskitajn virseksulojn inter la Izraelidoj en la aĝo de unu monato kaj pli, kaj faru registron de iliaj nomoj.

41 Kaj prenu la Levidojn por Mi, kiu estas la Eternulo, anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la brutoj de la Izraelidoj.

42 Kaj Moseo prikalkulis, kiel ordonis al li la Eternulo, ĉiujn unuenaskitojn el la Izraelidoj.

43 Kaj estis ĉiuj unuenaskitaj virseksuloj laŭ la nombro de la nomoj en la aĝo de unu monato kaj pli laŭ la kalkulo dudek du mil ducent sepdek tri.

44 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

45 Prenu la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj el la Izraelidoj, kaj la brutojn de la Levidoj anstataŭ iliaj brutoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi: Mi estas la Eternulo.

46 Kaj elaĉete pro la ducent sepdek tri, kiuj estas superfluaj kompare kun la nombro de la Levidoj el la unuenaskitoj el la Izraelidoj,

47 prenu po kvin sikloj pro ĉiu kapo, laŭ la sankta siklo prenu, po dudek geroj en siklo;

48 kaj donu la monon al Aaron kaj al liaj filoj, elaĉete pro la superfluaj inter ili.

49 Kaj Moseo prenis la monon de la elaĉeto de la superfluaj kompare kun tiuj, kiuj estis elaĉetitaj per la Levidoj.

50 De la unuenaskitoj de la Izraelidoj li prenis la monon, mil tricent sesdek kvin siklojn laŭ la sankta siklo.

51 Kaj Moseo donis la monon de la elaĉetitoj al Aaron kaj al liaj filoj, laŭ la diro de la Eternulo, kiel ordonis la Eternulo al Moseo.

<< ← Prev Top Next → >>